Nova novao videbla en Sagisto

La dudekan de Oktobro, japania astronomo Koichi Itagaki, kiu estas serĉisto de novaoj, trovis videblan stelan eksplodon apud la Sagista konstelacio. Nun ĝi estas videbla de la nokta komenco sed ĝi kaŝiĝas rapide. En la venontaj tagoj ĝi malaperos pli frue, do, utiligu la okazaĵon por vidi ĝin, ĉar la magnitudo estas inter sep kaj ok!

Nova en Sagita konstelacioTie oni povas vidi kie la novao estas en la Sagita konstelacio, kaj en la venotaj bildoj, vi povas vidi kie ĝi estas en malplia zomo:

Nova pligranigo. Nova pli pligrandigoDankon al la paĝaro Sky & Telescope por la bildoj kaj la informo pri tiu novao.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

La astrofrenezuloj komencas uzi novan lokon kaj novan teleskopon

La novan teleskoponHodiaŭ la Astrofrenezuloj (tri amtoroj de astronomio) iris al novan malkovritan lokon por stela rigardado. Ni iris proksimen al eta urbo Chapinería, kie estas bona loko por la astronomia observado, danke al malproksimeco de la luma polucio.

Ni havis bonan okazon por uzi la novan teleskopon kaj rigardi Jupiteron, la grandan orionan nebulon, ktp. Sed fine la vetero ŝanĝiĝis kaj la Luno ne permesis al ni rigardi bone plu.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Malkovro de gravitaj ondoj: nigraj truoj povus esti kunfandiĝintaj interne de masiva stelo

Estas vaste raportite, ke la gravitaj ondoj detektitaj de LIGO, la Observatorio per Interferometra Lasero pri Gravitaj Ondoj, generiĝis kiam du grandegaj nigraj truoj spiralis unu ĉirkaŭ la alia kaj kunfandiĝis.

Tamen, estas alia interesa flanko de la malkovro – io mistera, kiun sciencistoj ne kapablas ekspliki. Ŝajnas, ke la kolizio povus esti sekvita de brila eksplodo de gama-radioj.

Bildo de Mark A. Garlick

VENTRO DE LA BESTIO

Neniu atendis tian brilan gama-radian eksplodon akompanantan kunfandiĝon de nigraj truoj. Fakte, izolitaj nigraj truoj ne povas ekbruligi ilin. Anstataŭe, nigraj truoj liberigas regionon de malplena spaco dum ili spiralas unu ĉirkaŭ la alia.

Malgraŭ tio, la kosma teleskopo pri gama-radioj Fermi de NASA detektis tian erupcion el gama-radioj ĝuste 0.4 sekundojn post la gravitaj ondoj de LIGO atingis Teron. Ne klaras, ĉu la sama evento elĉenigis ambaŭ signalojn, sed la Fermi-skipo kalkulis ke la probableco de koincido estis nur 0.0022.

“Ĉio odoras kvazaŭ mallonga ŝpruco el gama-radioj en nia signalo”, diras Valerie Connaughton de la Fermi-skipo. “Kaj tio estas vera problemo laŭ unu senco – oni ne atendas tian signalon el kunfandiĝantaj nigraj truoj”.

Avi Loeb de Universitato Harvard kredas, ke li havas eksplikon: la nigraj truoj povus esti formiĝintaj kaj kunfandiĝintaj interne de la ventro de stelo kelkajn centojn da fojoj pli granda ol nia Suno, kio povus esti rezultinta tian gama-radian eksplodon. “Estas simile al graveda virino kun ĝemeloj enventre”, li diras. Kunfandiĝintaj la nigraj truoj, la stela kerno povus kolapsi kaj elĉenigi intensajn gama-radiojn.

Kutime tio formus ununuran nigran truon, sed kaze ke la stelo estus rotacianta rapide, centrifuga forto streĉus la kolapsantan kernon, modlante ĝin en halteron. Fine, la haltero rompiĝus en du kernojn, kiuj ambaŭ daŭre kolapsus en sian propran nigran truon.

NOVAJ PENSOJ BEZONATAJ

Estas grave rimarki, ke ĉi tio estas nur hipotezo – kaj estas tro baldaŭ por scii ĉu ĝi estas prava. Ĝuste nun, tamen, sciencistoj ne havas alternativan eblon.

“La sola maniero ekspliki la Fermi-signalon estas ĉirkaŭigi la nigrajn truojn per multo da densa substanco, kaj la evidenta maniero fari tion, same kiel en la ideo de Loeb, estas enmeti ilin en stelon”, diras Dan Maoz de Universitato Tel Aviv en Israelo. “Eble estas aliaj ideoj, sed ni bezonas elpensi ilin”.

Estas alia eblo: la gama-radia signalo povus esti neekzistanta. Esploristoj analizantaj datumojn el la eŭropa kosma observatorio pri gama-radioj, INTEGRAL, ne povis konfirmi la eltrovon de Fermi kaj konkludis, ke la gama-radia signalo estas nereala. Tamen, ĉi tio ne signifas ke, estontece, povus esti realaj signaloj koincidantaj kun LIGO-evento, Loeb diras.

“Oni ne devus havi antaŭjuĝon, ke binaraj nigraj truoj estas ĉiam silentaj rilate sian elektromagnetan signaturon”.

Sarah Marquart

Tradukite de Fátima J.G. el la anglalingva artikolo “Gravitational Wave Discovery: Black Holes May Have Merged Inside A Massive Star” aperinta ĉe Futurism la 23an de februaro 2016.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

NSF-LIGO detektis gravitajn ondojn

La Nacia Scienca Fondaĵo (NSF) anoncis la detekton de gravitaj ondoj fare de la Observatorio per Interferometra Lasero pri Gravitaj Ondoj (LIGO laŭ ĝiaj anglalingvaj sigloj), paro da surteraj observatorioj en Hanfordo, Vaŝingtonio, kaj Livingstono, Luiziano.

Albert Einstein antaŭdiris la ekziston de gravitaj ondoj en sia ĝenerala teorio de relativeco antaŭ jarcento kaj sciencistoj estis provantaj detekti ilin dum kvindek jaroj. Einstein bildigis ĉi tiajn ondojn kiel ondiĝojn en la spaco-tempa teksaĵo generitajn de korpoj de amasa akcelado, kiel nigraj truoj orbitigantaj unu la alian. Sciencistoj interesiĝas observi kaj karakterizi ĉi tiujn ondojn por lerni pli pri la fontoj ilin kreantaj kaj pri gravito mem.

Bildigo de artisto pri gravitaj ondoj generitaj de binaraj neŭtronaj steloj. R. Hurt/Caltech-JPL

La LIGO-detektiloj prezentas tre atenditan unuan paŝon al la malfermo de tute nova branĉo de astrofiziko. Preskaŭ ĉio, kion oni scias pri la universo, devenas de la detektado kaj analizado de lumo en ĉiuj ĝiaj formoj tra la elektromagneta spektro – radio, infraruĝa, videbla, ultraviola, ikso-radioj kaj gama-radioj. La studado de gravitaj ondoj malfermas novan fenestron en la universo, pri kiu sciencistoj esperas ke ĝi havigos ŝlosilan informon, kiu kompletigos kion oni povas lerni per elektromagneta radiado.

Same kiel okazas en aliaj astronomiaj fakoj, astronomoj bezonas ambaŭ kaj surterajn kaj kosmajn observatoriojn por plene profiti ĉi tiun novan fenestron. LIGO estas sentema al gravitaj ondoj ene de gamo ekde 10 ĝis 1,000 cikloj po sekundo (10 al 1,000 Hz). Kosma sistemo kapablus detekti ondojn laŭ multe pli malaltaj frekvencoj, ekde 0.0001 ĝis 0.1 Hz, kaj detekti malsamajn specojn de fontoj. NASA kunlaboras kun Eŭropa Kosma Agentejo (ESA laŭ ĝiaj anglalingvaj sigloj) cele de ellabori koncepton por kosma observatorio pri gravitaj ondoj.

ESA direktas nuntempe la mision LISA Pathfinder, lanĉita dum la pasinta decembro kaj nun en sia enoficiga fazo, por demonstri teĥnologion, kiu povus esti uzata por estonta kosma observatorio pri gravitaj ondoj. NASA kontribuis per sia Sistemo por Reduktado de Perturboj ST-7 al la utila ŝarĝo de tiu demonstrado.

NASA-misioj priserĉas la ĉielon por nedaŭraj signaloj de ikso- kaj gama-radioj el LIGO-eventoj. Detekti la lumon elsenditan de fonto el gravitaj ondoj permesus multe pli profundan komprenon de la evento ol pere de ajna teĥniko sole.

La supra filmeto montras simuladon pri la fuzio de du nigraj truoj kaj la rezulta elsendo de gravita radiado. La kolorigitaj kampoj reprezentas komponanton de la spaco-tempa kurbeco. La eksteraj platoj (ruĝe) akordiĝas rekte kun eliranta gravita radiado, kiu estis freŝdate detektita de la observatorioj de NSF-LIGO. Fonto: NASA/C. Henze. Oni povas elŝuti ĉi tiun filmeton el NASA Goddard’s Scientific Visualization Studio.

Francis Reddy
NASA’s Goddard Space Flight Center, Greenbelt, Md.

Felicia Chou
NASA Headquarters, Washington, D.C.

Editoro: Ashley Morrow

Tradukite de Fátima J.G. el la anglalingva artikolo “NSF’s LIGO Has Detected Gravitational Waves“, aperinta sur la oficiala retpaĝaro de NASA la 11-an de februaro 2016.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Marso, estontece, similos al Saturno

Fobos-se-destruye-lentamente-F3

Fobo, unu el la du satelitoj de la planedo Marso, povus malaperi post 20 aŭ 40 milionoj da jaroj.  Tiu “malapero” formus ringon ĉirkaŭ la ruĝa planedo, laŭ studo ĵus publikigita en la brita revuo “Nature” kaj realigita de sciencistoj de la usona universitatoj de Berkeley kaj de Novĵorko. Poste tiu ringo povus esti tre simila al la nuntemaj ringoj troviĝantaj ĉirkaŭ Saturno.

Laŭ tiu studo, Fobo, la plej granda satelito de Marso, direktiĝas al la ruĝa planedo spirale, malsimile al nia luna satelito, kiu iom-post-iom formoviĝas de la Tero. Fine, Fobo povus rompiĝi pro la altiro de la gravita forto de Marso aŭ, ankaŭ, frakasiĝi kontraŭ la marsan surfacon, jen la du eblaj finoj de satelito kiu neeviteble direktas sin kontraŭ Marson.

Kiam okazos ĉi ĉio? Nu, trankviliĝu, ĉar tio okazos post 20 / 40 milionoj da jaroj. Fragilaj materialoj formas Fobon kiuj post la diserigo de la satelito formos ringon ĉirkaŭ la planedo. Post tio, laŭ la sciencistoj, Marso povos ekzisti dum pliaj cent milionoj da jaroj. La plej grandaj restaĵoj de la satelito kolizios kontraŭ la marsan surfacon kaj tiel aperos novaj kaj grandaj krateroj.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail