Ĉu eblus kolonii forajn planedojn?

kep01

De tempo al tempo aperas novaj informoj pri ĵusaj eltrovoj de planedoj similaj al nia Tero, kun la pretendo pripensigi ontan koloniadon. Tiu laste proponita estas la planedo Keplero-452b, troviĝanta nur je 1.400 lum-jaroj de nia planedo. Tiuj ideoj pri koloniiado de foraj planedoj nuntempe estas nur ne-realigebla ideo, tamen kiam depost 5.000 milionoj da jaroj la suno estingiĝos, la serĉo de nova mondo estos urĝa bezono, kvankam verdire “tio ne okazos morgaŭ”. Do, ĉu iufoje la homaro povos sendi kosman ŝipon en unu el tiuj planedoj?  Sendube jes, tamen denove la problemoj estas la tempo kaj la spaco: do, ĉi-kaze la rapideco.

Ni vidu, la usona spac-agentejo NASA lanĉis en la jaro 2006 la, ĝis nun, plej rapida kosma ŝipo, New Horizons¸ tiu kiu nuntempe orbitas Plutonon. La rapideco atingita de la kosma ŝipo okaze de la lanĉado estis 16,26 kmoj/sekundo. Kompreneble la rapideco estas tute malsimila kiam objekto troviĝas en nia atmosfero aŭ en la spaco de nia suna sistemo. Tuj post eliro el la tera atmosfero New Horizons atingis rapidecon 45 kmoj/sekundo. Ĉe la spaco ne ekzistas interfrotiĝo de la kosma ŝipo kaj la aero, kiel ja okazas en nia atmosfero, tamen la altiro de nia suna stelo rilate la ŝipon malpliigis la rapidecon de la kosma vojaĝo ĝis 19 kmoj/sekundo. La sciencistoj provokis alproksimiĝon de la kosma ŝipo al planedo Jupitero, kaj tio impulsis la ŝipon ĝis atingi la rapidon de 23 kmoj/sekundo. Kaj nuntempe, kiam la spaco-ŝipo atingis Plutonon, la rapideco egalas al 14 kmoj/sekundo. Kaj fore de nia suna sistema la rekordon posedas la kosma ŝipo Voyager 1, kiu vojaĝas je 17 kmoj/sekundo.

En la jaro 2018 nova kosma-ŝipo de la agentejo NASA, Sola Probe Plus¸ estos lanĉita kaj oni planas, ke la rapideco atingota estos 200 kmoj/sekundo. Tamen, oni devas averti, ke temas pri ŝipo alproksimiĝonta al la suno, do evidente la rapideco estos la adicio de la propra movo de la ŝipo plus la altiro de la suno. Tamen, eĉ se konsiderate, ke tiu rapideco 200 kmoj/sekundo, estus atingota de kosma vojaĝo, ĉu estus eble vojaĝi al tiu ĵus eltrovita planedo simila al la Tero, la Keplero 452b?

Nu, ni vidu, ĝi troviĝas je 1.400 lum-jaroj fore, komprenigita pere de kilometroj tiu distanco egalas al: 13.244 x 1012 kilometroj, aŭ alimaniere dirita 13.244.000.000.000.000 kilometroj (senkulpigu min pro la fakto, ke mi ne kapablas legi tiun nombron). Se ni atingas vojaĝi en la spaco je 200 kmoj/sekundo, kaj oni devas averti ke ĝis nun la averaĝa rapideco egalas al 17 kmoj/sekundo, la vojaĝo en tiun novan planedon daŭrus 2.099.822 jarojn.

Do, ĝis la eltrovo de novaj manieroj vojaĝi en la spaco, kiel tiuj teorie pripensita vermotruo, estos tute maleble iri en tiujn similajn al la Tero planedojn.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

La ĉiela justico

norgay                      sherpas-7

Antaŭ kelkaj jarcentoj oni asertis, ke se la justico ne regis sur nia Tero, almenaŭ ĝi ekzistos en la ĉielo. Ĉi tiu religia ekskuzo hodiaŭ fariĝis tute reala.

La historio diras, ke la unua homo kiu sukcese grimpis la monton Everest, la plej alta pinto sur nia planedo, estis la nov-zelandano Edmund HILLARY. Sed ĉu tio veras? Duon-duone jes. HILLARY sukcese grimpis la monton, tamen tion li ne plenumis sola, li iris kun la nepala ŝerpo Tenzing NORGAY. Tamen, li ne estas tiel konata kiel la novzelanda grimpisto.

Nu, la kosma ŝipo “New Horizons” ĵus eltrovis, ke en Plutono ĉe la ebenaĵo Sputniko, pri kiu ni jam parolis aliloke, troviĝas ĉeno de montoj, pli malpli 3.500 metroj je alteco, kies pinto estas plena je nitrogena glacio. La sciencistoj nomis ĉi tiujn montojn “Montojn Norgay”, omaĝe al la nepala ŝerpa grimpisto.

Verdire, Tenzing Norgay ne estas tiel konata sur nia planedo, tamen tiu maljusteco solviĝis sur Plutono, apud la ĉielo.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Tempo kaj spaco en la Universo 2-a

Nu,  la respondo al la demando “ĉu oni povas vidi la nunan lumon de la steloj per potenca teleskopo?” povus esti plena je fizikaj teorioj kaj konceptoj pri kiuj mi tute ne fakas, do mi provos oferi simplan respondon al tre kompleksa demando kun la helpo de bildoj.

Vidu, okaze de kiu ajn rigardado aperas ĉiam 2 punktoj:

A) La loko kie troviĝas la rigardanto.         B)  La loko kie troviĝas la objekto.

Pli malpli tiel:

dibujo 001

Ĉu la afero ŝanĝiĝas se ni uzas pli potencan teleskopon?

dibujo 002

Tute ne, rilate distancojn, tio estas: inter la punktoj A kaj B same ekzistas la sama distanco, 2,5 milionoj da lum-jaroj. Do, uzata unu aŭ alia teleskopo ni ĉiam rigardos tion kio okazis en tiu fora galaksio antaŭ milionoj da jaroj, ne tio nuntempe okazanta.

Do, kial utilas uzi unu aŭ alian rigardilon? Tre simple. Temas pri la kvanto kaj kvalito de la informo kiun ni ricevas okaze de la rigardado.

Se ni uzas simplan teleskopon ni vidas ĉi tion:

dibujo 003

Tamen, se ni uzas pli potencan teleskopon, ni kapablos vidi jenon:

dibujo 004

Do, ĉu tio signifas, ke ni neniam povus vidi pli “aktualan” informon de tiu lontana galaksio? Ne, ni povus atingi ĝin, sed nur se ni kapablus sendi teleskopon pli proksime. Imagu:

dibujo 005

 

Sed, por plenumi tion estus necese sendi teleskopon tre fore, kaj tio nuntempe ne estas ebla, estontece, tutcerte !

 

 

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

MRO eventuale vidas aktivajn geologiajn procezojn en marsa kratero

NASA/JPL/University of Arizona

Ekde kiam Marsa Rekognoska Orbitilo (MRO) eniris en orbiton, ĝia kamerao HiRISE resendis netakseblajn sciencajn datumojn pri la Ruĝa Planedo. Pli lastatempe ĝi reflektis ion, kio povas esti indikaĵo pri geologia aktiveco interne de kratero de grandskala kolizio sur la marsa surfaco.

La supra bildo montras la centran pinton de tiu kratero, nomita Porter – pro usona astronomo kaj esploristo Russell W. Porter. Sude kaj oriente, fronte al deklivoj de la centra pinto, malprofundaj krutaĵoj estas videblaj. Sciencistoj kredas, ke tiuj trajtoj povus esti tajlitaj de brulemaĵoj – kiel glacio de karbona dioksido – dum la ĵusa geologia paseo.

Sur la nordaj deklivoj estas pluraj pli malgrandaj deklivaj trajtoj, kiuj povus esti postrestaĵoj de antikvaj aktivaj krutaĵoj aŭ periodaj deklivaj linioj (PDL). PDL estas mallarĝaj (inter 0,5 kaj 5 metroj) malhelaj markoj sur krutaj deklivoj, kiuj aperas kaj progresive etendiĝas dum varmaj sezonoj, sed malaperas dum malvarmaj sezonoj. Tiuj trajtoj estas pli oftaj sur deklivoj frontantaj al ekvatoro, kiam kaj kie la temperaturoj de la pinta supraĵo estas pli altaj.

La observoj de PDL estas bazitaj sur neregula fluo de sala akvo, sekve aktiveco ne povas dependi nur de la temperaturo.

Laŭ la skipo de esploristoj direktata de la Universitato de Arizono, la observoj sugestas, ke likva akvo povas esti abunda sur Marso en kelkaj akvoj proksimaj de la surfaco en ekvatoraj regionoj. Tamen la ekzakta fonto de la akvo kaj la meĥanismo de ties movoj ne estas tute komprenataj.

Do, ĉu oni ĵus hazarde malkovris likvan akvon fluanta tra Marso rigardante geologiajn karakterizaĵojn? Estas malklare.

Ja eblas ke likva akvo estas unufoje fluinta sur la Ruĝa Planedo, sed oni ne havas fortan indikaĵon ke ĝi ankoraŭ fluas nuntempe, nur indicojn. Pliaj bildoj estas necesaj por konfirmi tiajn asertojn.

Ĉiuokaze tiuj dunoj, kiuj montriĝas sur la malsupra bildo, estas sufiĉe signifo-plenaj. Ili montras akrajn krestojn kun superstaraj ondoj – ambaŭ estas signoj de aktive moviĝantaj dunoj.

NASA/JPL/University of Arizona

Ankaŭ estas postsignoj de polvaj diabloj kaj klaraj indikaĵoj, ke ili estas daŭre modifataj de kirliĝantaj ventoj, kiuj persiste forigas surfacan polvon.

Sablaj dunoj estas unu el la plej diskonigitaj karakterizaĵoj de la nuna Marso, servante kiel unika indikilo de interagoj de atmosfero kaj surfaco.

Fine tiuj novaj, detaloriĉaj bildoj havigas senprecedentajn vidaĵojn de stratumitaj materialoj, krutaĵoj, kanaloj, kaj aliaj sciencaj celoj.

***

Tradukite de Fátima J.G. el la anglalingva artikolo “MRO Potentially Sees Active Geologic Processes in Martian Crater” far Tomasz Nowakowski ĉe From Quarks to Quasars.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Tempo kaj spaco en la Universo 1-a

                                  suna lumo

Kiel dirite, proksimeco/malproksimeco se ni parolas pri la universo tute ne rilatas al apudeco/malapudeco. Do, kiamaniere ni parolas pri distancoj en la universo? Cele al tio ni uzas la mezur-unuon “lum-jaro”, kvankam unuamomente, se ni uzas la vorton “jaro”, ŝajnas, ke ni parolas pri tempo, tute ne, ĝi temas pri distanco.

Se ni scias, ke la lum-rapideco egalas al 300.000 kmoj dum unu sekundo, tio signifas, ke unu lum-jaro egalas al 9,5 bilionoj da kilometroj. Do, ni bezonas koni tiun datumon, la distancon inter nia Tera planedo kaj la astro, por koni reale tion kion ni vidas en tiu ekzakta momento.

 Jen ekzemplo: la Suno troviĝas, pli malpli, je 150.000 milionoj da kilometroj el la Tero. Do, la lumo eliranta el nia stelo bezonas 8 minutojn por plenumi la vojon Suno –>Teron. Tiel, la lumo aŭ la varmo kiun ni vidas/sentas pro la suno, naskiĝis reale antaŭ 8 minutoj.

 Ni daŭru: la plej apuda stelo, krom la suno, estas Proksima Centaŭro, troviĝanta je 4 lum-jaroj el la tero. Imagu ion okazantan en tiu stelo, eksplodo, granda brilo, ktp., ili reale okazis antaŭ 4 jaroj.

 Alia plia ekzemplo: la plej malproksima galaksio videbla per niaj nudaj okuloj dum sennuba nokto estas Andromedo, kiu troviĝas je 2,6 milionoj da lum-jaroj. Tio signifas, ke kiu ajn ŝanĝo en tiu galaksio nur estus videbla de niaj okuloj post 2,6 milionoj da jaroj. Do, ĉu Vi estas tute certa, ke tiu galaksio ankoraŭ ekzistas? La solvo post tiom da jaroj. Aŭ dirita alimaniere, kiam tiu lumo eliris el Andromedo, la mamutoj paŝtis trankvile sur nia planedo.

 Do, sciu, ke rigardi la noktan ĉielon similas al vojaĝi tra la tempo.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail