Distingi planedojn de steloj

  venuso

Dumnokte, kiam ni rigardas la nigran ĉielon aperas centoj da lumoj. Oni povus pensi, ke temas pri steloj, ja la steloj brilas dumnokte en niaj ĉieloj, sed ĉu tio veras? Ne, tute ne. Ankaŭ inter tiuj lumoj estas planedoj. Kiel rekoni la planedojn? Ne-fakulo devas sekvi la jenan regulon por distingi planedojn de steloj: la steloj brilas treme, dum la planedoj brilas trankvile, sen trembrilo. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la steloj estas punktoj infinite malgrandaj, kies lumeco estas rompita de la tiel nomata “turbulado de la atmosfero” –de la Tera atmosfero, kompreneble-. Male, la planedoj nur reflektas la lumon kiun ili ricevas de nia sama Suno. Tiu lumo estas reflektata pere de multegaj radioj elirantaj el la planeda surfaco, kiu ne estas tro malproksimaj de nia Tero. Komprenu, ke se ni parolas pri astronomiaj distancoj la adjektivoj “proksima/malproksima” havas malsimilan sencon al apudeco.

Do, la brilo (propra lumo) de la steloj tremas, sed la brilo (reflektata lumo) de la planedoj ne tremas, ĝi estas fiksa. Ĉi tiel Vi povos diferenci stelojn kaj planedojn.

Ni proponas al Vi praktikan ekzercon. Dumvespere, rigardu la ĉielon de Via urbo, prefere fore de lumoj. La unua astro kiun Vi povos distingi temas pri la planedo Venuso, vidu, ke la brilo de tiu astro (planedo) ne tremas, ĝi estas fiksa. Komparu tiun lumon kun tiuj de la centoj da tremantaj lumoj kiujn Vi povos vidi dum nokte en la ĉielo, post kelkaj horoj.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

4 pensoj pri “Distingi planedojn de steloj”

  1. Koran dankon por la artikolo, ĝi estas tre klariga! Mi havas demandeton: kial tiu “turbulado de la atmosfero” ne tremigas ankaŭ la planedan lumon? Ĉu okazas tiel ĉar la steloj troviĝas multe pli malproksime kaj ties lumo estas do pli malforta?

  2. Jes kaj ne. La lumo de la steloj estas propra lumo, tio estas: ne temas pri la reflekto ja okazanta sur la planedoj. Tiu propra lumo havas du gravajn karakterojn: brilo kaj koloro. La fasko de lumo, ni diru: la kvanto da lumo, venanta el tiu ege malproksima stelo estas tre malgranda kaj kiam ĝi atingas la Teran atmosferon, tiu gas-tavolo ĉirkaŭiganta nian planedon agadas kiel prismo, do la koloroj de la stelo dividiĝas laŭ la elementaj koloroj, memoru tiujn prismojn dum la klasoj pri desegno en la lernejo. Tiu fenomeno nomiĝas refrakto. La turbulado de la atmosfero provokas, ke la refraktado estu tre rapida, do la lumaj radioj de la stelo, trapasanta la prismon (do, la atmosfero) deturniĝas malsimile laŭ sia ondo-longo (diferanta por ĉiu koloro). Tiu “ĥaosa” deturniĝo provokas tremadon en la fasko de luma devenanta de la stelo.
    Kio okazas kun la lumo devenanta el la planedoj? La fasko de lumo estas, kompare al tiu de la forega stelo, pli proksima, do ankaŭ pli granda. Do, kvankam ĝi ankaŭ “suferas” tiun turbuladon en la atmosfero, la efektoj estas malpli videblaj. Krome, la kvanto da koloroj ekzistanta en la lumo “de la planedoj” estas malpli diversa, ĉar ne temas pri propra lumo, sed pri lumo reflektita de stelo.

  3. Estas alia komplementa kialo. Mi provos klarigi ĝin. La steloj ĉiam estas tiom malproksimaj, ke ili ĉiam aspektas kiel punkto, eĉ se la plej proksima stelo estas rigardata per la plej potenca teleskopo. Tio ne okazas same al la planedoj, kiuj facile estas videblaj kiel surfaco. Do ĉiuj radioj de la fasko de lumo venantaj de la stelo ĝis nia okulo aŭ instrumento estas same distorditaj de la menciita turbulado de la atmosfero kaj ni observas la ŝanĝon de la koloroj, kiun produktas la ŝanĝanta “prismo” de la atmosfero. Tiu fenomeno estas plej videbla, se la stelo pli proksimas al la horizonto, kaj do ĝia lumo trapasas plian atmosferon per plia angulo. Tamen okaze de la planedoj la radioj de ilia lumo fakte venas de malsimilaj punktoj de lia surfaco, do iliaj disturboj ne estas same por ĉiuj, pro tio finfine la malsimilaj tremadoj de ĉiu el ili estas kompensataj kaj ilia lumo aperas stabila.

Respondi