MRO eventuale vidas aktivajn geologiajn procezojn en marsa kratero

NASA/JPL/University of Arizona

Ekde kiam Marsa Rekognoska Orbitilo (MRO) eniris en orbiton, ĝia kamerao HiRISE resendis netakseblajn sciencajn datumojn pri la Ruĝa Planedo. Pli lastatempe ĝi reflektis ion, kio povas esti indikaĵo pri geologia aktiveco interne de kratero de grandskala kolizio sur la marsa surfaco.

La supra bildo montras la centran pinton de tiu kratero, nomita Porter – pro usona astronomo kaj esploristo Russell W. Porter. Sude kaj oriente, fronte al deklivoj de la centra pinto, malprofundaj krutaĵoj estas videblaj. Sciencistoj kredas, ke tiuj trajtoj povus esti tajlitaj de brulemaĵoj – kiel glacio de karbona dioksido – dum la ĵusa geologia paseo.

Sur la nordaj deklivoj estas pluraj pli malgrandaj deklivaj trajtoj, kiuj povus esti postrestaĵoj de antikvaj aktivaj krutaĵoj aŭ periodaj deklivaj linioj (PDL). PDL estas mallarĝaj (inter 0,5 kaj 5 metroj) malhelaj markoj sur krutaj deklivoj, kiuj aperas kaj progresive etendiĝas dum varmaj sezonoj, sed malaperas dum malvarmaj sezonoj. Tiuj trajtoj estas pli oftaj sur deklivoj frontantaj al ekvatoro, kiam kaj kie la temperaturoj de la pinta supraĵo estas pli altaj.

La observoj de PDL estas bazitaj sur neregula fluo de sala akvo, sekve aktiveco ne povas dependi nur de la temperaturo.

Laŭ la skipo de esploristoj direktata de la Universitato de Arizono, la observoj sugestas, ke likva akvo povas esti abunda sur Marso en kelkaj akvoj proksimaj de la surfaco en ekvatoraj regionoj. Tamen la ekzakta fonto de la akvo kaj la meĥanismo de ties movoj ne estas tute komprenataj.

Do, ĉu oni ĵus hazarde malkovris likvan akvon fluanta tra Marso rigardante geologiajn karakterizaĵojn? Estas malklare.

Ja eblas ke likva akvo estas unufoje fluinta sur la Ruĝa Planedo, sed oni ne havas fortan indikaĵon ke ĝi ankoraŭ fluas nuntempe, nur indicojn. Pliaj bildoj estas necesaj por konfirmi tiajn asertojn.

Ĉiuokaze tiuj dunoj, kiuj montriĝas sur la malsupra bildo, estas sufiĉe signifo-plenaj. Ili montras akrajn krestojn kun superstaraj ondoj – ambaŭ estas signoj de aktive moviĝantaj dunoj.

NASA/JPL/University of Arizona

Ankaŭ estas postsignoj de polvaj diabloj kaj klaraj indikaĵoj, ke ili estas daŭre modifataj de kirliĝantaj ventoj, kiuj persiste forigas surfacan polvon.

Sablaj dunoj estas unu el la plej diskonigitaj karakterizaĵoj de la nuna Marso, servante kiel unika indikilo de interagoj de atmosfero kaj surfaco.

Fine tiuj novaj, detaloriĉaj bildoj havigas senprecedentajn vidaĵojn de stratumitaj materialoj, krutaĵoj, kanaloj, kaj aliaj sciencaj celoj.

***

Tradukite de Fátima J.G. el la anglalingva artikolo “MRO Potentially Sees Active Geologic Processes in Martian Crater” far Tomasz Nowakowski ĉe From Quarks to Quasars.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Respondi