D-ro DAVID GALADÍ ENRÍQUEZ en inform-programo de CanalSur

david galadi

Nia kordova samideano DAVID GALADÍ ENRÍQUEZ, astrofizikisto laboranta en la observatorio de Calar Alto (Hispanio), aperis hieraŭ nokte en la inform-programo de CANAL SUR.  Laŭ la informo, li estas nova membro de la Komitato de la Astronomia Internacia Unio rilate la luman poluadon.  Vi povas vidi la informon kaj mallongan intervjuon en la jena ligilo http://alacarta.canalsur.es/television/video/noticias-noche-domingo/1835558/16

La novaĵo aperas el la 00:20:30  minuto de la programo ĝis la 00:21:25.

DAVID GALADÍ lernis la internacian lingvon kiam li estis lernanto en la kordova Gimnazio Séneca komence de la 8-a jardeko de la pasinta jarcento.  Li verkis kelkajn librojn pri astronomio en la hispana lingvo kaj ankaŭ en esperanto “La Kosmo kaj Ni”, kies kunaŭtoro estas la israela astronomo Amri Wandel.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Distingi planedojn de steloj

  venuso

Dumnokte, kiam ni rigardas la nigran ĉielon aperas centoj da lumoj. Oni povus pensi, ke temas pri steloj, ja la steloj brilas dumnokte en niaj ĉieloj, sed ĉu tio veras? Ne, tute ne. Ankaŭ inter tiuj lumoj estas planedoj. Kiel rekoni la planedojn? Ne-fakulo devas sekvi la jenan regulon por distingi planedojn de steloj: la steloj brilas treme, dum la planedoj brilas trankvile, sen trembrilo. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la steloj estas punktoj infinite malgrandaj, kies lumeco estas rompita de la tiel nomata “turbulado de la atmosfero” –de la Tera atmosfero, kompreneble-. Male, la planedoj nur reflektas la lumon kiun ili ricevas de nia sama Suno. Tiu lumo estas reflektata pere de multegaj radioj elirantaj el la planeda surfaco, kiu ne estas tro malproksimaj de nia Tero. Komprenu, ke se ni parolas pri astronomiaj distancoj la adjektivoj “proksima/malproksima” havas malsimilan sencon al apudeco.

Do, la brilo (propra lumo) de la steloj tremas, sed la brilo (reflektata lumo) de la planedoj ne tremas, ĝi estas fiksa. Ĉi tiel Vi povos diferenci stelojn kaj planedojn.

Ni proponas al Vi praktikan ekzercon. Dumvespere, rigardu la ĉielon de Via urbo, prefere fore de lumoj. La unua astro kiun Vi povos distingi temas pri la planedo Venuso, vidu, ke la brilo de tiu astro (planedo) ne tremas, ĝi estas fiksa. Komparu tiun lumon kun tiuj de la centoj da tremantaj lumoj kiujn Vi povos vidi dum nokte en la ĉielo, post kelkaj horoj.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

La nomo en esperanto de la 4 “novaj” satelitoj de Plutono

Unuamomente oni pensis, ke Plutono ne havis satelitojn, simile al la planedoj Merkuro aŭ Venuso. Tamen en la jaro 1978 oni eltrovis la unuan sateliton de ĉi tiu nana planedo, kiu ricevis la nomon Ĥarono.  La usona sciencisto James W. CHRYSTY, eltrovanto de tiu satelito,  elektis tiun nomon rilata al la infera mitologio, tiel aperas sur la esperantalingva verko La Kosmo kaj Ni, (David Galadí-Enríquez kaj Amri Wandel), eldonita de Fundación Esperanto kaj Flandra Esperanto-Ligo en la jaro 2000.

Tamen lastatempe aliaj pliaj 4 satelitoj ĉirkaŭ Plutono estas eltrovitaj. Pro la fakto, ke la nomoj Plutono kaj Ĥarono rilatas al la infera mitologio, la “novaj” 4 satelitoj ankaŭ ricevis nomojn apartenantajn al tiu mondo. Jen ili en esperanto:

S/2005 P 1 HIDRO

S/ 2005 P2 NIKSO

S/ 2011 P1 CERBERO

S/2012 P1 STIKSO

Temas pri provizoraj nomoj, kvankam sendube ili fariĝos definitivaj, proponitaj de la Internacia Astronomia Unio.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Astronomoj ekvidas nigran truon tiel grandan, ke ĝi defias nunajn teoriojn pri galaksia evoluado

Ilustraĵo de Michael S. Helfenbein

Oni kredas, ke preskaŭ ĉiu galaksio enhavas masivegan nigran truon en sia kerno, kiu konsistigas maksimume 0.5 elcenton de la tuta galaksia maso.

Tial la eltrovo de galaksio nomita CID-947 kun nigra truo konsistiganta 10 elcenton de ties maso mirigis la sciencistojn, probable renversante la nunajn teoriojn pri kiel galaksioj evoluas.

Ĉi tiu 11,7-miliardjara masivega nigra truo ŝajnas esti kreskinta multe pli rapide ol sia gastiganta galaksio. Formiĝinte du miliardo da jaroj post la Granda Eksplodo, ĝi estas unu el la plej masivaj nigraj truoj iam eltrovitaj, kun maso sep miliardoble de la suna.

La ĉefa aŭtoro de la studo, Benny Trakhtenbrot de ETH Zurika Instituto de Astronomio, diris per komunikaĵo ke ĝi estas “giganta nigra truo ene de ordinare dimensia galaksio”, larĝe superanta la dimensiojn atenditajn por nigraj truoj en galaksioj. Parolante al IFLS, li aldonis ke “la nigra truo devis kreski unue kaj la galaksio estas spertanta sian periodon de maksimuma kresko poste”.

Estis surprize ke la galaksio estis ankoraŭ formanta stelojn kaj daŭre kreskanta, ĉar tio defias teoriojn, ke radiado dissendita de etendiĝantaj nigraj truoj atrofiigas la kreadon de novaj steloj.

Povas esti, ke tiu galaksio estas pioniro de pliaj masivaj kaj ekstremaj galaksioj viditaj en la universo, sed ĝia kreskado ankoraŭ renversus ekzistantajn teoriojn pri galaksia evoluado. Laŭ Space.com ĉi tiu malkovro povus apogi la teorion, ke nigraj truoj kreskis nekredeble rapide je la frua universo, ĉar la kosmo estis pli malgranda kaj pli densa.

La eltrovo, publikigita en la ĵurnalo Science, estis realigita pere de nova instrumento MOSFIRE de Observejo Keck kun sidejo en Havajo. Ĝi okazis iel surprize, ĉar la skipo estis plenumanta “rutinan” serĉadon de nigraj truoj kaj ne atendis trovi ion tiel ekzotan.

“Ĉi tiu projekto specife celis moderajn nigrajn truojn, kiuj loĝas en tipaj galaksioj nuntempe”, diris Claudia Megan Urry, profesoro Israel Munson de Universitato Yale pri astrofiziko kaj kunaŭtoro de la studo, per komunikaĵo. “Estis sufiĉe ŝoke, ekvidi tian kolosan nigran truon en tia profunda kampo”.

La internacia skipo, kiu laboras en ĉi tiu projekto, enhavas astronomojn de Universitato Yale, ETH Zuriko, Instituto Max-Planck en Germanio, Universitato Harvard, Universitato de Havajo, Astronomia Observejo INAF de Romo kaj Universitato Oxford.

 

Tradukite de Fátima J.G. el la anglalingva artikolo “Astronomers Spot Black Hole So big, It Defies Current Theories Of Galaxy Evolution” far Jonathan O’Callaghan.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

La unuaj bildoj de PLUTONO

La kosma veturilo “New Horizons” (Novaj Horizontoj) sukcese daŭrigas sian lantan laboron en la sendo de bildoj kaj datumoj pri Plutono. Post ĝia alproksimiĝo al la nana planedo, okazinta la pasintan merkredon la 15-an de julio, la usona spac-agenco NASA publikigis la unuajn detalajn bildojn de Plutono. Ni ne forgesu, ke ĝis la jaro 2006 ĉi tiu astro estis la naŭa planedo de la Suna Sistemo.

Nun, la sciencistoj de ĉi tiu misio prezentiĝis antaŭ la publiko en la Laboratorio de la Instituto Johns Hopkins pri Aplikita Fiziko, proksime al la usona urbo Baltimoro, cele diskonigi la unuajn bildojn de la surfaco de la nana planedo. El tiu instituto oni sekvas ĉiumomente la mision de la kosma veturilo vojaĝe en Plutonon. En la unua prezento la sciencistoj suprizigis la tutan mondon pere de bildoj pri glaciigitaj montoj de Plutono, okaze de nova prezento ili montris la malvarmajn ebenaĵojn de la tiel nomata “Reĝlando de Tombaugh”, omaĝe al la sciencisto kiu eltrovis Plutonon.

Ĉi tiuj lastaj bildoj montras grandan ebenaĵon sen krateroj, https://www.youtube.com/watch?v=YTBbBWgYjLI  .Pri la aĝo de ĉi tiu geología zono verŝajne temas pri 100 milionoj da jaroj. Ĉi tiu ebenaĵo ricevis la nomon “Ebenaĵo de Sputniko”, honore al la unua art-satelito lanĉita de la eksa Sovent-Unuiĝo en la 6-a jardeko de la pasinta jarcento. Laŭ la deklaro de Jeff Moore, respondeculo de la geología fako de la misio, aperas sur la plutona surfaco longaj kanaloj, kelkaj el ili ŝtopitaj de obskura materialo. Li ankaŭ sciigis, ke ĉi tiuj obskuraj makuloj povus esti formitaj de la ventoj ekzistantaj super la glaciigita surfaco de Plutono.

Pri la atmosfero de la nana planedo, la NASA-sciencistoj ekstudas la komponaĵojn, ŝajnas, ke la plejmulto el tiu atmosfero estas karbona unuoksido. La sciencistoj ankaŭ kalkulis, ke la atmosfero de Plutono atingas ĝis 1.600 kilometrojn alte, tio pruvas, ke la gasa zono ĉirkaŭ la nana planedo estas pli larĝa ol tio unue konsiderita.

Tamen, temas nur pri la 1% aŭ 2% el la datumoj jam prenitaj de la kosma veturilo dum ĝia flugado super Plutono, laŭ deklaro de Alan Stern, la ĉefa respondeculo de la fluga fako de la projekto “New Horizons”. La kosma veturilo, tiel granda kiel aŭtomobilo, estas ege malproksime al nia planedo, do la datumoj bezonas preskaŭ 5 horoj por atingi la laboratorion en Baltimoro (Usono), kie ili estas ricevitaj.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail