Tempo kaj spaco en la Universo 1-a

                                  suna lumo

Kiel dirite, proksimeco/malproksimeco se ni parolas pri la universo tute ne rilatas al apudeco/malapudeco. Do, kiamaniere ni parolas pri distancoj en la universo? Cele al tio ni uzas la mezur-unuon “lum-jaro”, kvankam unuamomente, se ni uzas la vorton “jaro”, ŝajnas, ke ni parolas pri tempo, tute ne, ĝi temas pri distanco.

Se ni scias, ke la lum-rapideco egalas al 300.000 kmoj dum unu sekundo, tio signifas, ke unu lum-jaro egalas al 9,5 bilionoj da kilometroj. Do, ni bezonas koni tiun datumon, la distancon inter nia Tera planedo kaj la astro, por koni reale tion kion ni vidas en tiu ekzakta momento.

 Jen ekzemplo: la Suno troviĝas, pli malpli, je 150.000 milionoj da kilometroj el la Tero. Do, la lumo eliranta el nia stelo bezonas 8 minutojn por plenumi la vojon Suno –>Teron. Tiel, la lumo aŭ la varmo kiun ni vidas/sentas pro la suno, naskiĝis reale antaŭ 8 minutoj.

 Ni daŭru: la plej apuda stelo, krom la suno, estas Proksima Centaŭro, troviĝanta je 4 lum-jaroj el la tero. Imagu ion okazantan en tiu stelo, eksplodo, granda brilo, ktp., ili reale okazis antaŭ 4 jaroj.

 Alia plia ekzemplo: la plej malproksima galaksio videbla per niaj nudaj okuloj dum sennuba nokto estas Andromedo, kiu troviĝas je 2,6 milionoj da lum-jaroj. Tio signifas, ke kiu ajn ŝanĝo en tiu galaksio nur estus videbla de niaj okuloj post 2,6 milionoj da jaroj. Do, ĉu Vi estas tute certa, ke tiu galaksio ankoraŭ ekzistas? La solvo post tiom da jaroj. Aŭ dirita alimaniere, kiam tiu lumo eliris el Andromedo, la mamutoj paŝtis trankvile sur nia planedo.

 Do, sciu, ke rigardi la noktan ĉielon similas al vojaĝi tra la tempo.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

3 pensoj pri “Tempo kaj spaco en la Universo 1-a”

  1. Belege eksplikite! Mi denove havas demandeton: ĉu oni povas vidi la nunan lumon de la steloj per potenca teleskopo? Tio estas, ekzemple, ĉu oni kapablas vidi la nunan Andromedon kaj ne nur ĝian 2,6-milionjaran lumon?

    Parenteze, tio rememorigas min pri la jena citaĵo el Mallonga historio de la tempo de Stephen Hawking:

    “tiu lumo, kiun oni vidas de la malproksimaj galaksioj, foriris el ili antaŭ milionoj da jaroj kaj, kaze de la plej malproksimaj observitaj objektoj, la lumo foriris antaŭ ĉirkaŭ ok mil milionoj da jaroj. Tiel, kiam oni rigardas la universon, oni vidas ĝin kiel ĝi estis en la pasinteco”.

Respondi