La stelo ARKTURO, facile videbla

arturo

Hodiaŭ ni trovu alian facile videblan stelon: ARKTURON. Temas pri la tria stelo plej hele videbla en la nokta ĉielo. Sendube Vi povas vidi ĝin el Via propra hejmo. Kiel? Serĉu la okcidentan kardinalan punkton, vi jam scias: tiu loko kie la suno subiras. Kiam la suno kaŝiĝas kaj la ĉielo nigriĝas brila punkto aperas okcidente, temas pri la stelo Arkturo. Dum la vespero ĝi situas alte en la ĉielo kaj pokope, dum ĉi tiuj tagoj pli malpli je la 23:00 horo UTC (hispana horo 00:00) malaperas en la horizonto.

Ĝi estas konata kiel la “stelo de la printempo”, ĉar dum tiu sezono kaj dum la somero estas pli facile videbla. Arkturo situas je 36,7 lumjaroj kaj ĝi estas 113 foje pli luma ol nia suno. Rilate sian grandecon ĝi estas 215 foje pli granda ol la suno.

Se Vi sukcese observas dum ĉi tiuj noktoj la stelon Arkturon rigardu maldekstren, tie aperas unu el la plej belaj planedoj en nia suna sistemo, temas pri Saturno. Malgraŭ la distanco la stelo Arkturo estas multe pli facile videbla ol Saturno.

El kie devenas la nomo Arkturo? Nu, unue oni devas diri, ke ĝi tute ne rilatas al la antikva angla reĝo. La nomo devenas el la greka Αρκτοῦρος (Arcturus), kies signifo estas “la gvardisto de la ursino”, ĉar ĝi ne estas malproksime de la Konstelacio Granda Ursino.

Do, se Vi sukcesas trovi ĉi tiun facile videblan stelon ne hezitu sendi al ni fotografaĵon.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Programo por koni detale nian universon

Sin título

Kvankam estas nenio komparebla al la rekta observado de la ĉielo per teleskopo, aŭ pere de simpla binoklo, oni devas diri, ke kelkaj retaj programoj ebligas rigardadi la universon tra la ekrano de nia komputilo. Persone, mi devas diri, ke mi uzas la programon stellarium. Temas pri senpaga programo kiu prezentas al la uzanto, la ĉielon, kie oni povas trovi stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp. Por elŝuti la programon vizitu http://www.stellarium.org.es   Oni devas elekti la urbon kie oni loĝas, la katalogo estas ampleksega, sur ĝi aperas eĉ malgrandaj urboj de la tuta mondo. Ni povas fari cirklan movadon pere de la klavaro, tiel ni elektos la kardinalan punkton aperanta sur la horizonto ruĝaj literoj N S E O (en la hispanlingva versio).

Ekzemple, mia hejmo rekte orientiĝas en la okcidenton, do mi ofte komparas la ĉielon vidata de mi ekde fenestro, kun la ekrano de mia komputilo, kaj tiamaniere mi povas koni en ĉiu momento, la nomojn de la astroj kiujn mi vidas reale tra mia fenestro.

Pro la fakto, ke la programo estas facile elŝarĝebla kaj tute senpaga mi al Vi proponas akiri ĝin, tiel Vi povos koni ĉiumomente la nomojn de la astroj kiuj ĝuste nun aperas sur la ĉielo ĉirkaŭanta Vin.

 

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Perseidoj 2015

_perseidas_0b823c4d

Ĉiujare, proksimume al la 12-a de aŭgusto, okazas la tiel nomata “pluvo da perseidoj”. Tiam, nia planedo trapasas la orbiton de la kometo “Swift-Tuttle”, kiu lasas post ĝi aron da malgrandaj partikloj, tiel grandaj kiel sableroj. Kiam unu el ĉi tiu partikloj eniras en la teran atmosferon la frotado varmigas ĝin, kaj proksimume je 100 kilometroj, la partiklo forvaporiĝas. Dum kelkaj sekundoj la partiklo brilas kvazaŭ stelo, kaj pro tio ĉi tiu astromonia fenomeno estas ankaŭ konata kiel “pluvo da fal-steloj”. Tamen, ne temas pri steloj sed ja pri partikloj de inkandeska polvo.

Laŭ la astronomoj, ĉi-jare la plej taŭga momento por vidi ĉi tiun fenomenon okazos dum la nokto de la 12-a ĝis la 13-a de aŭgusto, ĉar la atmosferaj kondiĉoj estos sufiĉe bonaj por vidi la pluvadon, pro la manko de luna lumo dum kelkaj horoj en la nokto.

Por vidi la perseidojn sufiĉe bone, oni rekomendas stari ĉe loko sen obstakloj, tio estas: sen arboj, altaj konstruaĵoj aŭ montoj. Oni ne devas uzi teleskopojn aŭ binoklojn, ĉar ambaŭ iloj malgrandigas nian vidad-kampon.

Rilate la plej taŭgan lokon por rigardi, unuavide ŝajnas, ke ĉi tiuj partikloj venas en la konstelacio de Perseo, pro tio la nomo, tamen ili estas videblaj ĉiuloke en la ĉielo.

Do, ekde la 10-a de aŭgusto, bonan rigardadon !

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail