Marso, estontece, similos al Saturno

Fobos-se-destruye-lentamente-F3

Fobo, unu el la du satelitoj de la planedo Marso, povus malaperi post 20 aŭ 40 milionoj da jaroj.  Tiu “malapero” formus ringon ĉirkaŭ la ruĝa planedo, laŭ studo ĵus publikigita en la brita revuo “Nature” kaj realigita de sciencistoj de la usona universitatoj de Berkeley kaj de Novĵorko. Poste tiu ringo povus esti tre simila al la nuntemaj ringoj troviĝantaj ĉirkaŭ Saturno.

Laŭ tiu studo, Fobo, la plej granda satelito de Marso, direktiĝas al la ruĝa planedo spirale, malsimile al nia luna satelito, kiu iom-post-iom formoviĝas de la Tero. Fine, Fobo povus rompiĝi pro la altiro de la gravita forto de Marso aŭ, ankaŭ, frakasiĝi kontraŭ la marsan surfacon, jen la du eblaj finoj de satelito kiu neeviteble direktas sin kontraŭ Marson.

Kiam okazos ĉi ĉio? Nu, trankviliĝu, ĉar tio okazos post 20 / 40 milionoj da jaroj. Fragilaj materialoj formas Fobon kiuj post la diserigo de la satelito formos ringon ĉirkaŭ la planedo. Post tio, laŭ la sciencistoj, Marso povos ekzisti dum pliaj cent milionoj da jaroj. La plej grandaj restaĵoj de la satelito kolizios kontraŭ la marsan surfacon kaj tiel aperos novaj kaj grandaj krateroj.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Laŭ NASA, la suna vento detruis la Marsan atmosferon

atmosfera marte

Mia amiko, la respondo flugas en la vento. La sciencistoj de NASA uzis la tekston de tiu kantaĵo de Bob Dylan por klarigi kiamaniere malaperis la atmosfero ĉe la planedo Marso. Verŝajne, Marso posedis dikan atmosferon, kaj sufiĉe varman por faciligi la ekziston de akvo sur la planedo, klarigis unu el la membroj de la komisio “MAVEN” (Marsa Atmosfero kaj Volatila Evoluo), kiu ĵus prezentis siajn rezultojn post dujara studado. Laŭ tiu studo, la atmosferaj gasoj de la ruĝa planedo malaperas po 100 gramoj ĉiusekunde.

La suna vento, komponita el protonoj kaj elektronoj, generas elektran kampon kiam ĝi trapasas Marson, kaj tio provokas, ke la jonoj en la ekzosfero troakceliĝas kaj forĵetas sin en la spacon. La kolizio de ĉi tiuj sun-ventaj partikloj poiome “malfermis” la atmosferon de la ruĝa planedo, kaj tio provokis la maleblecon disvolvigi ian ajn vivon sur ĝi, ĝis la transformo en fridan dezerton, kia ĝi estas hodiaŭ.

Ĉu tio povus okazi sur nia planedo? Laŭ John Grunsfeld, direktoro de la Sciencaj Komisioj de NASA, kompreni tion kio okazis en Marso helpos al ni koni la evoluon de iu ajn planeda atmosfero. Do, la tera atmosfero ankaŭ perdas partiklojn, tamen malsimile al Marso, nia planedo posedas magnetan kampon kiu protektas la atmosferon de la suna vento, do, la atmosfero ne estas elmetata al la Suno. Krome, la suno ne estas tiel aktiva kaj forta kiel antaŭ milionoj da jaroj, kiam Marso perdis sian atmosferon.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail