NSF-LIGO detektis gravitajn ondojn

La Nacia Scienca Fondaĵo (NSF) anoncis la detekton de gravitaj ondoj fare de la Observatorio per Interferometra Lasero pri Gravitaj Ondoj (LIGO laŭ ĝiaj anglalingvaj sigloj), paro da surteraj observatorioj en Hanfordo, Vaŝingtonio, kaj Livingstono, Luiziano.

Albert Einstein antaŭdiris la ekziston de gravitaj ondoj en sia ĝenerala teorio de relativeco antaŭ jarcento kaj sciencistoj estis provantaj detekti ilin dum kvindek jaroj. Einstein bildigis ĉi tiajn ondojn kiel ondiĝojn en la spaco-tempa teksaĵo generitajn de korpoj de amasa akcelado, kiel nigraj truoj orbitigantaj unu la alian. Sciencistoj interesiĝas observi kaj karakterizi ĉi tiujn ondojn por lerni pli pri la fontoj ilin kreantaj kaj pri gravito mem.

Bildigo de artisto pri gravitaj ondoj generitaj de binaraj neŭtronaj steloj. R. Hurt/Caltech-JPL

La LIGO-detektiloj prezentas tre atenditan unuan paŝon al la malfermo de tute nova branĉo de astrofiziko. Preskaŭ ĉio, kion oni scias pri la universo, devenas de la detektado kaj analizado de lumo en ĉiuj ĝiaj formoj tra la elektromagneta spektro – radio, infraruĝa, videbla, ultraviola, ikso-radioj kaj gama-radioj. La studado de gravitaj ondoj malfermas novan fenestron en la universo, pri kiu sciencistoj esperas ke ĝi havigos ŝlosilan informon, kiu kompletigos kion oni povas lerni per elektromagneta radiado.

Same kiel okazas en aliaj astronomiaj fakoj, astronomoj bezonas ambaŭ kaj surterajn kaj kosmajn observatoriojn por plene profiti ĉi tiun novan fenestron. LIGO estas sentema al gravitaj ondoj ene de gamo ekde 10 ĝis 1,000 cikloj po sekundo (10 al 1,000 Hz). Kosma sistemo kapablus detekti ondojn laŭ multe pli malaltaj frekvencoj, ekde 0.0001 ĝis 0.1 Hz, kaj detekti malsamajn specojn de fontoj. NASA kunlaboras kun Eŭropa Kosma Agentejo (ESA laŭ ĝiaj anglalingvaj sigloj) cele de ellabori koncepton por kosma observatorio pri gravitaj ondoj.

ESA direktas nuntempe la mision LISA Pathfinder, lanĉita dum la pasinta decembro kaj nun en sia enoficiga fazo, por demonstri teĥnologion, kiu povus esti uzata por estonta kosma observatorio pri gravitaj ondoj. NASA kontribuis per sia Sistemo por Reduktado de Perturboj ST-7 al la utila ŝarĝo de tiu demonstrado.

NASA-misioj priserĉas la ĉielon por nedaŭraj signaloj de ikso- kaj gama-radioj el LIGO-eventoj. Detekti la lumon elsenditan de fonto el gravitaj ondoj permesus multe pli profundan komprenon de la evento ol pere de ajna teĥniko sole.

La supra filmeto montras simuladon pri la fuzio de du nigraj truoj kaj la rezulta elsendo de gravita radiado. La kolorigitaj kampoj reprezentas komponanton de la spaco-tempa kurbeco. La eksteraj platoj (ruĝe) akordiĝas rekte kun eliranta gravita radiado, kiu estis freŝdate detektita de la observatorioj de NSF-LIGO. Fonto: NASA/C. Henze. Oni povas elŝuti ĉi tiun filmeton el NASA Goddard’s Scientific Visualization Studio.

Francis Reddy
NASA’s Goddard Space Flight Center, Greenbelt, Md.

Felicia Chou
NASA Headquarters, Washington, D.C.

Editoro: Ashley Morrow

Tradukite de Fátima J.G. el la anglalingva artikolo “NSF’s LIGO Has Detected Gravitational Waves“, aperinta sur la oficiala retpaĝaro de NASA la 11-an de februaro 2016.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

4 pensoj pri “NSF-LIGO detektis gravitajn ondojn”

      1. Haha, ne, mi ne povas klaĉi el li! Li estas tre bona amiko kaj eble vi ambaŭ estus bonaj amikoj ankaŭ. Li estas fizikisto, informatikisto kaj vegetarano.

        Li laboris kun LIGO ĝis li alvenis al Madrido, kie mi konis lin, ĉar li eklaboris en la sama laborejo kiel mi. Li faris du taskojn por LIGO: procesi signalojn por purigi ilin kaj detekti gamo-radia eksplodojn.

        1. “Li estas fizikisto, informatikisto kaj vegetarano”… Esperantistigu lin tuj! Venigu lin al la verda flanko 😉 Ŝajnas vere interese lia laboro por LIGO, eble vi povus fari al li intervjueton pri la afero kaj enmeti ĝin ĉi tien 😀

Respondi