La astrofrenezuloj komencas uzi novan lokon kaj novan teleskopon

La novan teleskoponHodiaŭ la Astrofrenezuloj (tri amtoroj de astronomio) iris al novan malkovritan lokon por stela rigardado. Ni iris proksimen al eta urbo Chapinería, kie estas bona loko por la astronomia observado, danke al malproksimeco de la luma polucio.

Ni havis bonan okazon por uzi la novan teleskopon kaj rigardi Jupiteron, la grandan orionan nebulon, ktp. Sed fine la vetero ŝanĝiĝis kaj la Luno ne permesis al ni rigardi bone plu.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Marso, estontece, similos al Saturno

Fobos-se-destruye-lentamente-F3

Fobo, unu el la du satelitoj de la planedo Marso, povus malaperi post 20 aŭ 40 milionoj da jaroj.  Tiu “malapero” formus ringon ĉirkaŭ la ruĝa planedo, laŭ studo ĵus publikigita en la brita revuo “Nature” kaj realigita de sciencistoj de la usona universitatoj de Berkeley kaj de Novĵorko. Poste tiu ringo povus esti tre simila al la nuntemaj ringoj troviĝantaj ĉirkaŭ Saturno.

Laŭ tiu studo, Fobo, la plej granda satelito de Marso, direktiĝas al la ruĝa planedo spirale, malsimile al nia luna satelito, kiu iom-post-iom formoviĝas de la Tero. Fine, Fobo povus rompiĝi pro la altiro de la gravita forto de Marso aŭ, ankaŭ, frakasiĝi kontraŭ la marsan surfacon, jen la du eblaj finoj de satelito kiu neeviteble direktas sin kontraŭ Marson.

Kiam okazos ĉi ĉio? Nu, trankviliĝu, ĉar tio okazos post 20 / 40 milionoj da jaroj. Fragilaj materialoj formas Fobon kiuj post la diserigo de la satelito formos ringon ĉirkaŭ la planedo. Post tio, laŭ la sciencistoj, Marso povos ekzisti dum pliaj cent milionoj da jaroj. La plej grandaj restaĵoj de la satelito kolizios kontraŭ la marsan surfacon kaj tiel aperos novaj kaj grandaj krateroj.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

SUNAJ ŜTORMOJ

storma

Krom kaŝita religia mesaĝo kaj bonega bethovena muziko, la filmo de Nicholas Cage “Knowing” (2009) finiĝas per suna ŝtormo kiu metas finan punkton al la vivo en nia planedo. Sed, kio estas reale la sunaj ŝtormoj?

Sunaj ŝtormoj estas violentaj eksplodoj de partikloj, nomitaj fulmo-lumoj, kaj ĉefe de maso de la sun-krono. Ili okazas tuj post la momento kiam la suno atingas sian plej altan nivelon de aktiveco, tio estas ĉiu 11 jaroj, la lasta okazis fine de la jaro 2012 kaj ĝi etendiĝis ĝis la jaro 2013.

La magneta aktiveco de la suno provokas la formadon de bukloj. Kiam tiu aktiveco estas pli forta, la bukloj kolizias unu kun la aliaj kaj tio provokas grandajn eksplodojn kie la temperaturo atingas dekojn da milionoj da gradoj. Tiuj eksplodoj ankaŭ forĵetas milionojn da tunoj da partikloj tra la tuta suna sistemo, kune kun granda kvanto da iksa kaj gama-radioj, la plej forta radiado ekzistanta. Tiu radiado atingas la teron post 8 minutoj, feliĉe nia atmosfero protektas nin.

La partikloj estas pli malrapidaj, do ili atingas la teron post unu/tri tagoj, kvankam ofte ili nur bezonas kelkajn horojn por plenumi tiun vojaĝon de la suno. La partikloj kolizias kontraŭ la magnetan kampon de la Tero kaj ili penetras en la plej altajn tavolojn de nia atmosfero kie ili transportas bilionojn da vattoj. Tio povas provoki superŝarĝojn en la elektraj retoj, mallumigojn, paneojn en la satelitoj kaj ĝenerale en ĉiuj komunikiloj.

Bedaŭrinde, ankoraŭ ne estas eble antaŭvidi tiujn sunajn ŝtormojn. La plej granda ŝtormo ĝis nun registrita okazis en la jaro 1859, konata kiel la evento Carrington. Ĝi detruis komplete la telegrafiajn retojn kaj provokis borealajn aŭrorojn, kiujn oni povis vidi eĉ en la Maro Mediteraneo, pensu, ke tiuj aŭroroj videblas nur el la norda parto de la planedo. Kaj en la jaro 1989 fortega suna ŝtormo provokis elektrajn paneojn en Kanado suferataj de 7 milionoj da homoj.

Espereble, tiuj sunaj ŝtormoj nur estu bona kialo por produkti belan filmon kaj por vidi ĉielajn spektaklojn, sed ne plie.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Programo por koni detale nian universon

Sin título

Kvankam estas nenio komparebla al la rekta observado de la ĉielo per teleskopo, aŭ pere de simpla binoklo, oni devas diri, ke kelkaj retaj programoj ebligas rigardadi la universon tra la ekrano de nia komputilo. Persone, mi devas diri, ke mi uzas la programon stellarium. Temas pri senpaga programo kiu prezentas al la uzanto, la ĉielon, kie oni povas trovi stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp. Por elŝuti la programon vizitu http://www.stellarium.org.es   Oni devas elekti la urbon kie oni loĝas, la katalogo estas ampleksega, sur ĝi aperas eĉ malgrandaj urboj de la tuta mondo. Ni povas fari cirklan movadon pere de la klavaro, tiel ni elektos la kardinalan punkton aperanta sur la horizonto ruĝaj literoj N S E O (en la hispanlingva versio).

Ekzemple, mia hejmo rekte orientiĝas en la okcidenton, do mi ofte komparas la ĉielon vidata de mi ekde fenestro, kun la ekrano de mia komputilo, kaj tiamaniere mi povas koni en ĉiu momento, la nomojn de la astroj kiujn mi vidas reale tra mia fenestro.

Pro la fakto, ke la programo estas facile elŝarĝebla kaj tute senpaga mi al Vi proponas akiri ĝin, tiel Vi povos koni ĉiumomente la nomojn de la astroj kiuj ĝuste nun aperas sur la ĉielo ĉirkaŭanta Vin.

 

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail

Ĉu eblus kolonii forajn planedojn?

kep01

De tempo al tempo aperas novaj informoj pri ĵusaj eltrovoj de planedoj similaj al nia Tero, kun la pretendo pripensigi ontan koloniadon. Tiu laste proponita estas la planedo Keplero-452b, troviĝanta nur je 1.400 lum-jaroj de nia planedo. Tiuj ideoj pri koloniiado de foraj planedoj nuntempe estas nur ne-realigebla ideo, tamen kiam depost 5.000 milionoj da jaroj la suno estingiĝos, la serĉo de nova mondo estos urĝa bezono, kvankam verdire “tio ne okazos morgaŭ”. Do, ĉu iufoje la homaro povos sendi kosman ŝipon en unu el tiuj planedoj?  Sendube jes, tamen denove la problemoj estas la tempo kaj la spaco: do, ĉi-kaze la rapideco.

Ni vidu, la usona spac-agentejo NASA lanĉis en la jaro 2006 la, ĝis nun, plej rapida kosma ŝipo, New Horizons¸ tiu kiu nuntempe orbitas Plutonon. La rapideco atingita de la kosma ŝipo okaze de la lanĉado estis 16,26 kmoj/sekundo. Kompreneble la rapideco estas tute malsimila kiam objekto troviĝas en nia atmosfero aŭ en la spaco de nia suna sistemo. Tuj post eliro el la tera atmosfero New Horizons atingis rapidecon 45 kmoj/sekundo. Ĉe la spaco ne ekzistas interfrotiĝo de la kosma ŝipo kaj la aero, kiel ja okazas en nia atmosfero, tamen la altiro de nia suna stelo rilate la ŝipon malpliigis la rapidecon de la kosma vojaĝo ĝis 19 kmoj/sekundo. La sciencistoj provokis alproksimiĝon de la kosma ŝipo al planedo Jupitero, kaj tio impulsis la ŝipon ĝis atingi la rapidon de 23 kmoj/sekundo. Kaj nuntempe, kiam la spaco-ŝipo atingis Plutonon, la rapideco egalas al 14 kmoj/sekundo. Kaj fore de nia suna sistema la rekordon posedas la kosma ŝipo Voyager 1, kiu vojaĝas je 17 kmoj/sekundo.

En la jaro 2018 nova kosma-ŝipo de la agentejo NASA, Sola Probe Plus¸ estos lanĉita kaj oni planas, ke la rapideco atingota estos 200 kmoj/sekundo. Tamen, oni devas averti, ke temas pri ŝipo alproksimiĝonta al la suno, do evidente la rapideco estos la adicio de la propra movo de la ŝipo plus la altiro de la suno. Tamen, eĉ se konsiderate, ke tiu rapideco 200 kmoj/sekundo, estus atingota de kosma vojaĝo, ĉu estus eble vojaĝi al tiu ĵus eltrovita planedo simila al la Tero, la Keplero 452b?

Nu, ni vidu, ĝi troviĝas je 1.400 lum-jaroj fore, komprenigita pere de kilometroj tiu distanco egalas al: 13.244 x 1012 kilometroj, aŭ alimaniere dirita 13.244.000.000.000.000 kilometroj (senkulpigu min pro la fakto, ke mi ne kapablas legi tiun nombron). Se ni atingas vojaĝi en la spaco je 200 kmoj/sekundo, kaj oni devas averti ke ĝis nun la averaĝa rapideco egalas al 17 kmoj/sekundo, la vojaĝo en tiun novan planedon daŭrus 2.099.822 jarojn.

Do, ĝis la eltrovo de novaj manieroj vojaĝi en la spaco, kiel tiuj teorie pripensita vermotruo, estos tute maleble iri en tiujn similajn al la Tero planedojn.

FacebooktwitterpinteresttumblrmailFacebooktwitterpinteresttumblrmail