Partoprenu kaj kunlaboru!

Bonvenon! Ni kore invitas vin membriĝi en Rondo Sputniko kaj partopreni laŭ du manieroj:

  • Registriĝu, plenumu vian personan profilon kaj ekuzu ĝin kiel socian reton por astronomiaj ŝatantoj: komentu en la afiŝoj, rakontu viajn spertojn, proponu novajn temojn, kaj finfine – babilu! Se vi decidas enveni en la Rondon, bonvolu tralegi unue ĝiajn regulojn de uzado. Ni atendas vin.
  • Fariĝu artikolo-verkanto aŭ tradukanto: vi nur bezonas sufiĉe regi Esperanton kaj havi intereson en astronomia popularigo. Jen kelkaj bazaj gvidlinioj:

-> Estas konsilinde unue konfirmi, ke la priparolota temo aŭ vidpunkto ne estis jam traktata de alia kunlaboranto, cele de tio ni rekomendas vin uzi la serĉilon — tiel ni povos eviti ripete traduki samajn artikolojn.

-> Se vi volas kunlabori en temo jam priparolata en originala artikolo, vi ne bezonas reverki ĝin aŭ krei novan, vi povas partopreni rekte per la komentoj — tiel ĉiuj rilataj kontribuaĵoj restos samloke kaj facile atingeblaj.

-> Laste sed ne balaste, ne forgesu viziti la paĝon pri aŭtorrajtoj.

Viaj artikoloj kaj tradukaĵoj estos bonvenaj! Kontaktu nin en la retpoŝtadreso info (ĉe) sputniko.esperanto.ac aŭ aliĝu al nia Telegram-grupon ĉe telegram.me/sputniko.

Se vi havas aliajn ideojn aŭ proponojn kiel kunlabori kun ni, nia retpoŝto restas malfermita!

Respondi