Pri Rondo Sputniko

Esperanta Astronomia Rondo Sputniko kreiĝis dum julio 2015 danke al entuziasma laboro de ĵus formiĝinta skipo de esperantistaj amikoj.

La ĉefaj celoj de Rondo Sputniko estas diskonigi astronomion inter esperantistoj kaj Esperanton inter astronomoj, kvankam precipe ĝi naskiĝis por krei retlokon, kie ĉiu interesanto en astronomio kaj en Esperanto povu legi novaĵojn kaj fakajn artikolojn, tradukaĵojn, iomete lerni kaj — laste sed ne balaste — interparoli kun aliaj esperantistaj esplorantoj de la kosmo.

Ĉiuj opinioj, komentoj kaj kontribuaĵoj estas bonvenaj, tamen, Rondo Sputniko rezervas al si la rajton forviŝi tiujn komentojn aŭ ne publikigi tiujn kontribuaĵojn, kiujn oni komprenos kiel spamaĵojn aŭ nekonvenajn.

Ĉiu artikolo sur ĉi tiu retpaĝo estas verkita aŭ tradukita de la volontula skipo de Rondo Sputniko. Se vi volas kunlabori kun ni kiel artikolo-verkanto aŭ kiel tradukanto, bonvolu viziti la jenan paĝon: Partoprenu kaj kunlaboru!

Vi povas kontakti nin per la retpoŝtadreso info (ĉe) sputniko.esperanto.ac

2 pensoj pri “Pri Rondo Sputniko”

Respondi