Reguloj de uzado

Ĉiu uzanto registriĝinta ĉe Rondo Sputniko akceptas la jenajn regulojn de uzado.

Ĝenerale ili baziĝas sur la tiel nomata Retiketo aŭ aro de reguloj, kiuj montras bonajn morojn en la komunikado per Interreto. Bonvolu tralegi la liston antaŭ komenci uzi la retan socion de Rondo Sputniko. Dankon.

1.- Pri Rondo Sputniko kaj ties reta komunumo.

Rondo Sputniko estas retejo celanta sciencan popularigon kaj same ĝia socia reto proponas fariĝi renkontejo por tiuj sekvantoj aŭ kunlaborantoj de la blogo kaj ĝeneralaj astronomiaj interesantoj esprimi siajn opiniojn kaj interesojn pri malsimilaj temoj.

Rondo Sputniko responsas nek pri la uzo, ke registriĝintoj povas fari per siaj kontoj, nek pri personaj opinioj esprimitaj de uzantoj, nek pri la rezultoj okaze de misuzo de la servo aŭ informatikaj eraroj. Ĉiu uzanto responsas pri siaj konto, profilo-enhavo kaj uzado de la retejo.

Administrantoj de Rondo Sputniko rajtas ĉiumomente korekti aŭ ŝanĝi la regulojn de uzado.

2.- Partopreno.

Partopreno en la socia reto de Rondo Sputniko estas libera kaj senpaga. Ĉiu uzanto rajtas partopreni aŭ forlasi la komunumon laŭvole, escepte se tiu uzanto estas elpelita el la socia reto de ties administrantoj.

3.- Pri la salutnomo kaj la profilbildo.

Atentu ke viaj salutnomo kaj profilbildo (avataro) ne estu ofendaj. Okaze ke ili estus, vi ricevus averton de la administrantoj.

4.- Mesaĝoj.

Estas malpermesata ĉia reklamado, okaze ke tiu celas komercan profiton. Estas permesataj tamen reklamoj pri interesaj retejoj kaj ligiloj al personaj blogoj, ĉiam kiam tiuj celas sciencan popularigon.

Debatoj pri politiko aŭ religio vidpunkte de persona konvinkiĝo, prozelitismo aŭ propagando, ne estas bonvenaj.

5.- Bonaj manieroj kaj respekto en la redaktado.

Simple kondutu ĝentile al aliaj uzantoj. Ĉar neniu povas vidi vian mienon malantaŭ via mesaĝo, speciale zorgu la klarecon de viaj esprimoj por ne krei miskomprenojn.

La lingvo de la tuta retejo (kaj blogo kaj socia reto) estas Esperanto. Tial, okaze ke vi volas konigi ligilon al interesa informo en alia lingvo, bonvole la enhavon traduku aŭ resumu por ke ĉiuj povu kompreni. Se vi volas alparoli samlingvanon en via denaska lingvo aŭ iom “aligatori” (tio estas, uzi fremdan lingvon, kiu estas la denaska de la alparolato), bonvolu uzi privatajn mesaĝojn por ne ĝeni tiujn uzantojn, kiuj tute ne komprenus. Memoru, ke ĉi tiu retejo stariĝis por interparoli pri astronomio per komuna pontolingvo, ne por praktiki lingvojn.

6.- Pri debatoj.

La socia reto de Rondo Sputniko celas debatojn, interparolojn kaj interkonatiĝon de homoj kaj ideoj. Se vi partoprenas en la komunumo, vi devas esti preta debati kaj dialogi. Se via celo estas nur diskonigi viajn ideojn sen permesi replikojn, persona blogo estas pli taŭga por tio.

Neniu estas devigata respondi mesaĝon, ĉiu uzanto rajtas forlasi debaton aŭ babiladon laŭvole.

7.- Pri privataj mesaĝoj.

Se vi havas ian personan problemon kun alia uzanto de la socia reto, provu solvi ĝin per privataj mesaĝoj. Personajn disputojn oni solvu private kaj ne publike en la retejo. Se necese, vi povas kontakti administranton kaj konigi al tiu vian problemon, tiu reagos laŭbezone.

Spamado estas malpermesata kaj private kaj publike.

8.- Kontraŭregula uzo.

Spamado, trolumado kaj agresema aŭ maldeca konduto tute ne estas bonvenaj. Administrantoj reagos ĉiukaze konvene por ke tiuj uzantoj, kiuj tiel kondutas, nek ĝenu la aliajn nek damaĝu la komunuman etoson.

9.- Pri moderigantoj aŭ debatestroj.

Debatestroj prizorgas bonan funkciadon de la retejo. Se vi havas dubojn, kontaktu persone unu el ili.

La decidoj rilate la debatestradon de la socia reto realiĝas per konsento de la grupo de administrantoj kaj ĉiam celas laŭregulan funkciadon de la retejo. Se vi malkonsentas kun iu decido, sciigu ĝin al iu debatestro per privata mesaĝo.

***

Dankon pro finlegi la liston. Kaj nun – ĝuu la Rondon Sputniko!

Respondi